Historio de juro

reĝo Hamurabi ricevas la kodekson de leĝoj fare de Ŝamaŝ, dio de justeco

La fako historio de juro estas scienca branĉo, kiu apartenas kaj al la scienco juro kaj al historio. Dum la fako dum la 19-a jarcento kaj la unua duono de la 20-a jarcento havis gravan lokon en la studo de juro, ĝi post la Dua Mondmilito en la studa programo pli kaj pli malcentras.

La fako baze studas, kiel la homa leĝaro evoluis kaj kial ĝi ŝanĝiĝis. Tiurilate la historio de juro estas proksime ligita al la evoluo de civilizoj kaj konsidereblas parto de socia historio. Leĝaj institucioj laŭ la fako konsideriĝas kompleksaj sistemoj de reguloj, agantoj kaj simboloj, kiuj interagas kun la socio por ŝanĝi, adapti, subpremi aŭ subteni certajn aspektojn de ĝi.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search